Ĉefpaĝo

P1010475

Krokodila Renkontiĝo okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2018 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio).

Bedaŭrinde, pro malsufiĉo da aliĝintoj, ni decidis nuligi la ĉi-jaran Krokodilan Renkontiĝon. Rendevuo en 2020!

Atendante, venu ĝui la saman belegan pejzaĝon dum la venonta semajnfina staĝo de la 1a ĝis la 3a de Junio (specialaj rabatoj por eskterlandanoj!).

Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas foje printempe kiam la 1-a de majo falas lundon, mardon, ĵaŭdon aŭ vendredon tiel ebligante longan 3-tagan aŭ 4-tagan semajnofinon. Ĝi okazas en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.

Ĝi okazis unuafoje inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2008, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 30 junaj homoj el pluraj landoj. Unu el la partoprenintoj, Onjo Ĉerniŝova verkis artikolon pri tiu unua KR por la 346-a numero de la gazeto “Kataluna Esperantisto” (elŝutu tiun numeron). Alia partopreninto, Przemek afiŝis sian fotaron en albumo.

Daŭre eblas viziti la retejon de KR 2008 KR 2012 kaj KR 2017

La nomo de la renkontiĝo evidente ne signifas, ke la partoprenantoj rajtas senlime krokodili! Ĝi devenas de apuda monto, kies formo elvokas krokodilon.

Ĝis baldaŭ!