Aliĝkosto
Tuta partopreno: 70€
Tiu kosto kovras 4 tranoktojn kaj la manĝojn de vendrede vespere ĝis marde tagmeze. Ĝi estas modifita laŭ la jenaj kriterioj:
- Nefrancoj: rabato de -25€
- Malpli-ol-30-jaruloj: rabato de –10€
- Antaŭpago antaŭ la 15a de Aprilo: rabato de –5€
Do frualiĝinta nefranca junulo pagos nur 30€ !
Parta partopreno: bv. kontakti nin.
Kiel aliĝi?
Tio simplas! Faru la tri jenajn paŝojn:
- Plenigu la aliĝilon (formularon).
- Atendu la mesaĝon, kiu konfirmos vian enlistiĝon.
- Validigu vian aliĝon antaŭpagante 15€
Kiel antaŭpagi?
Vi povos antaŭpagi per internacia ĝiro al la banko-konto de EKC aŭ per ĝiro per UEA-konto. La konfirmo-mesaĝo de via aliĝo klarigos tion pli detale.