Loko: Arrout
Arrout situas en la provinco “Couserans” (en la departemento Arieĝo) kies ĉefurbo estas Saint-Girons. Ĝi situas sur la teritorio de la “Regiona Naturparko de Arieĝaj Pireneoj”.
La gastejo, en kiu okazos la renkontiĝo, konsistas el trinivela domo kun 15 dormolokoj, duŝejoj, kuirejeto kaj manĝejo. Ekster la domo estas herbejo por tendumi, kaj lignodometoj.
Estos plia nova domo 200 metrojn de la unua kiun ni povos uzi por kuiri, tagmanĝi kaj vespermanĝi. Ĝi estas ligna, luma kaj granda por ankaŭ organizi aktivadojn, ludojn, atelierojn…
La konstruaĵoj troviĝas en tute natura medio. Ili sidas flanke de monto, estas ĉirkaŭataj de arbaroj kun multaj padoj por promeni.