Programo

La programon de Krokodila Renkontiĝo faras vi!

Por ni Esperanto devas utili por interŝanĝi ideojn, sciojn kaj farojn translime. Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi prezenton, ludon, diskutrondon, ktp…

Jen estas la antaŭprogramo de Krokodila Renkontiĝo 2018, pliriĉigota laŭ viaj ideoj, modifebla laŭ la deziroj kaj la vetero!

  • Nokta stelumado (laŭ la vetero).
  • Botanika promenado  (laŭ la vetero).
  • Ateliero pri la okcitana lingvo.
  • Prelego pri Stephen Hawking kaj la nigraj truoj.
  • Tuttaga ekskurso al Bethmal-valo, vizito de Ŝorbetfabrikejo (laŭ la vetero).
  • Vizito de la bazaro de Engomer, esperanto-budo por informi la loĝantojn.
  • Ludvespero.
  • Kaj kompreneble: eksteraj ludoj, promenoj, klaĉado, kunmanĝoj, ktp…

Proponu viajn programerojn skribante al la Krokodil’:

esperanto.toulouse@free.fr